Barbara Brandenburg (25.07.1957 – 18.07.2026)

La 18-an de julio 2026 neatendite, post mallonga severa malsano, forpasis Barbara (Babsi) Brandenburg, plurflanke aktiva membro de GEA kaj de multaj konata kaj ŝatata.
Sian lernitan profesion kiel kuracista fakasistantino Barbara povis praktiki nur parte kaj kun interrompoj. Ŝi vivis en diversaj landoj de la mondo, kie ŝia edzo Ulrich okupis diplomatajn postenojn. En la lastaj jaroj de sia profesia vivo ŝi mastrumis tri ambasadorajn rezidejojn: en Bruselo, Moskvo kaj Lisbono, kio postulis multe da organiza talento. Dum sia eksterlanda tempo ŝi ankaŭ komencis krei al si duan profesian bazon per studado de biblioteka scienco.
Ŝiaj kuiraj kaj gastronomiaj spertoj el tiu tempo kondukis al nova hobio, sekve de kio Barbara iniciatis malgrandan entreprenon “Brandie’s Ko­ch­kiste”, kies repertuaro estis nutrado, kuirado kaj bankedservo. Interalie ŝi organizis prelegojn kaj trejnadojn kaj eldonis plurajn librojn, i.a. la konatan libron Kuirado kun koro.
Barbara komencis lerni Esperanton en la 70-aj jaroj en Paderborn kaj baldaŭ poste konatiĝis kun sia posta edzo Ulrich. Nur post ilia reveno al Germanio, ŝi reaktiviĝis en la germana Esperanto-movado. De 2017 ĝis 2023 ŝi respondecis en la estraro de Germana Esperanto-Asocio pri administrado kaj la Berlina oficejo. Samtempe ŝi iniciatis la centran librokatalogon de GEA kaj transprenis administrajn laborojn en diversaj Germanaj Esperanto-Kongresoj kaj la jarfina evento Luminesk’, en kiuj ŝi ankaŭ mem kontribuis proprajn programerojn. Sian lastan prelegon en Esperanto ŝi faris en la pasinta Luminesk’ en Bingen pri la temo “Sanigaj infuzaĵoj laŭ Hildegard von Bingen”.
Ni sincere funebras kun ŝia edzo Ulrich, iliaj gefiloj Jens kaj Heike kaj la nepoj Linus kaj Jasper.

Franz Kruse, Elisabeth Kuhl-Kruse