Lacorday Andrade (28.04.1931 – 13.08.2026)
Lacorday Andrade la 13-an de aŭgusto forpasis en la aĝo de 95 jaroj en la urbo Lambari, Minas-Ĝerajso. Naskiĝinta en la urbo Comendador Gomes, same en Minas-Ĝerajso, en la regiono Minasa Triangulo, Lacorday havis gravan rolon en la Esperanto-Movado, ĉefe en la urbo San-Paŭlo. Li estis membro de EASP, BEL kaj UEA kaj ankaŭ dediĉis sin al la instruado kaj disvastigado de Esperanto. Lia vivo lasis valoran kontribuon al la Esperanto-Movado kaj multajn amikecojn inter la samideanoj. Esperanta Ambasadejo de Poŭzalegro esprimas sian solidarecon al lia familio, amikoj kaj al la tuta Esperanta komunumo. Adiaŭ, kara Lacorday!
