LEA okazigis la 158-an Zamenhof-feston

La 16-an de decembro 2017 LEA (Liaoning-provinca Esperanto-Asocio, Ĉinio) okazigis la 158-an Zamenhof-feston en la bela urbeto Fengcheng kune kun Dandong-a Esperanto-Asocio (DEA), Dandong Industria Kompanio de Edukita Junularo[1] (DIKEJ) kaj Instituto de Rapidigaj Fremdlandaj Lingvoj (IRFL) de Orienta Liaoning Universitato. Pli ol 100 personoj el diversaj lokoj de la provinco partoprenis en ĝi (vidu prian foton). Ne mankas eksterlandaj gastoj, ekz. s-ro Sampson Bang el Koreio, prezidanto de Daon Esplora Instituto, kiu ofte partoprenas en Esperanto-aranĝoj de la provinco, kaj Vanessa Chisadza, studentino el Zimbabvo, kiu studas en Orienta Liaoning Universitato. S-ino Li Yanqiu, ĝenerala sekretariino el DEA, prezidis la feston.

Prof. Liu Zhengkun, prezidanto de LEA, resumis la laboron en sia parolado, s-ino Jiao Xiyang, ĝenerala sekretariino de la asocio , en nomo de LEA salutis la feston. S-ro Wu Guojiang kaj s-ro Liu Enwei, vicprezidantoj de la asocio, prezentis la vivon de Zamenhof en Esperanto kaj la ĉina lingvo respektive. Ili aparte menciis la memorkonferecon pri la centa datreveno de forpaso de Zamenhof ĵus okazinta en la sidejo de UNESKO antaŭ kelkaj tagoj, kaj emfazis la signifon de ĉi tiu festo por la Zamenhofa jaro. Sekvis paroladoj de Prof. Lu Yan, prezidanto de DEA, s-ro Yu Bingheng, prezidanto de DIIK, kaj D-ro Hu Guohong, prezidanto de IRFL. Laste s-ro Song Yunsheng, jam konata kiel kultura famulo ne nur en la provinco, sed en Ĉinio, li verkis kaj eldonis nemalmultajn librojn pri Esperanto, i.a. la libro “La kreinto de Esperantismo kaj Homaranismo- D-ro Zamenhof kaj Lia Familio” por la Zamehofa jaro, invitite faris varman paroladon rilate al la Zamenhofa jaro kaj la 78-a datreveno de surskribo de la prezidanto Mao Zedong por la Esperanto-ekspozicio. Li diris ke Esperanto havas la historion de 130 jaroj, ĝi havas sian profundan kaj brilan kulturon, la decido de UNESKO kaj la surskribo de la prezidanto Mao estas alta takso al evoluo de Esperanto kaj granda instigo al vastaj esperantistoj. La Esperanto-movado en Liaoning havas historion pli ol 100 jaroj, post tiel longa sedimentiĝo ankaŭ formiĝas la karakteriza loka Esperanto-kulturo de Liaoning. Mi esperas, ke pli da altlernejoj en la provinco konsideras fondon de Esplorcentro de Esperanto-kulturo. Per tio ni akcelas la Esperanto-movadon en la provinco. Post tio s-ro Yu Bingheng oficiale deklaris, ke Esperanto-Klubo de DIKEJ gastigos la 10-a Esperanto-Kongreson de Nordorienta Ĉinio kaj Interna Mongolio[2] okazonta en aŭgusto 2018 en la limurbo Dandong, najbara al Norda Koreio.
Dum la festo min interesis kelkaj aferoj. Unu estas, ke miajn atenton kaj scivolemon dekkelkaj personoj de pli ol 60 jaroj el DIKEJ, kiuj parkere kantis la unuan paragrafon de la himno “Espero” dum la tagmeza bankedo (vidu prian foton). Laŭ ili troviĝas Esperanto-klubo en la kompanio en kiu s-ino Li Yanqiu instruas Esperanton, ili komencis lernon de Esperanto nur antaŭ 9 monatoj. Mi instigis ilin parkere kanti la tutan himnon en la venonta 10-a kongreso, s-ro Hori Yasuo el Japanio, eksa prezidanto de KAEM, donos atestilojn al tiuj kiuj povas parkere kaj flue kanti la tuton, se li venus.
Mi ĝoje konatiĝis kun D-ro Hu Guohong. Li prezentis al mi ke en IRFL estas Esperanto-centro, en kiu aktivas dekkelkaj esperantistoj kiuj ĉiutage lernas paragrafon de Esperanto-originaloj en sia Wechat-grupo krom esploro kaj studo pri la Esperanto-kulturon.
S-ino Li Yanqiu estas mia malnova amikino. Ŝi longe instruas Esperanton en la 14-a Supermezlernejo de Dandong, kie ŝi laboras kiel altranga instruistino. Ĉi-foje ni renove renkontiĝis unu kun alia. Tiu renkontiĝo ĝojigis min, sed plie ĝojigis min alia informo ke ĉiusemajne ŝi funkcigas du Esperanto-kursojn en la sama lernejo, unu por mezlernejanoj, alia por supermezlernejanoj. Tia okazo estas neofte videbla en Ĉinio.
La festo finiĝas en bankedo. Oni kore dankas s-ron Sun Lianshan, juna entreprenisto, pro financa subteno al la tuta kongreso, inkluzive de loĝo, manĝoj, bankedoj kaj kunvenejo. En la 17-a de decembro Fengcheng Televido elsendis tiun okazon (vidu prian foton).

Raportis Wu Guojiang, vic-prezidanto de LEA, Ĉinio

Adreso: Fushun Xinfu-Qu, Qianjin-Lu, 45-Hao, 113015 Fushun, Liaoning, Ĉinio.
Retadresoj: ghemelurboj@sina.cn amikeco999@21cn.com

Notoj

[1] Edukita Junularo: edukitaj urbaj gejunuloj estis senditaj al la kampo por laboro en la 60-70-aj jaroj en la 20-a cento en Ĉinio.
[2] Esperanto-Kongreso de Nordorienta Ĉinio kaj Interna Mongolio: ĝi estas transregiona Esperanto-kongreso inciatita de Liaoning-provinca Esperanto-Asocio (LEA) en 1996 reage al la Praga Manifesto de la 81-a UK kaj la Shanghai-a Manifesto de la 1-a Azia Kongreso de Esperanto. Jilin-provinca Esperanto-Instituto kaj Hejlongjiang-provinca Esperanto-Asocio aktive reagis al la alvoko de LEA, kaj decidis vice organizi ĝin ĉiun duan jaron. En 2001 Esperanto-Asocio de Interna Mongolia Aǔtonoma Regiono aliĝis al la kongreso. Nun oni kutime nomas ĝin Esperanto-kongreso de Tri Provincoj kaj Unu Regiono, ĝi estas transregiona kongreso kiu daŭras plej longe en Ĉinio.

Zamenhof-Jaro: