Tajvana Zamenhof-Festo

Unuafoje dum jardekoj la Tajvana Zamenhof-Festo okazis en Taoyuan, urbo pli proksime al la norda parto de Tajvano. Kutime ĝi okazis en Pingtung, suda urbo, kie estas la plej multo da esperantistoj kaj Esperanto-kursoj. Kaj la kialo de tiu translokiĝo estis unu matematika profesoro, kiu loĝis tie kaj kies laboro por la loka Esperanto-movado kaj eĉ por la ĉinlingva mondo de nia Esperantujo estas giganta kaj valora.
Vidu la fotojn ĉi-tie:
http://www.ipernity.com/doc/rezamenhof/46057534

Prof. Wang Jiu-kwei instruis matematikon en la plej prestiĝaj tajvanaj universitatoj kaj ankaŭ usonaj kiel Kalifornia kaj Yale universitatoj. Li ekde dek kelkaj jaroj antaŭe daŭre kaj senĉese tradukas bonkvalitajn ĉinajn tekstojn inkluzive de noveletoj al Esperanto, tial oni karese nomas lin Traduk-maŝino! Li aĝas 83.
En la festo partoprenis 24 personoj, inter kiuj estis esperantistoj el Ĉeĥio, Kanado, Indonezio, Irano, Sud-Afriko kaj Tajvano. Okazis diversaj programoj i.a.: Kio estas Esperanto (duono de la partoprenantoj estis neesperantistoj); Pri Ĉehio; Sud-Afriko; UK (en kiu unuafoje partoprenis 12 personoj el Tajvano) ktp. En la fino du filipinanoj prezentis belan kaj nostalgian kanton okaze de la Kristnasko.
Kiel kutime aperis broŝuro por la festo, kaj ĉifoje ĝi enhavis 52 paĝojn, kies duono estis dediĉita al la biografio de prof. Wang kaj kelkaj el liaj tradukoj. Tia broŝuro (ĉiujare farata) estas unika afero dum la Zamenhof-Festoj tra la mondo.
Loko de la ĉijara festo estis SEAMI (Sudorienta Azia Migranta Inspiro) kaj Teddy Nee unu el al gvidantoj de tiu centro helpis la organizadon de tiu evento.
Por vidi multajn belajn fotojn pri la evento bv viziti FB-paĝon de “Tajvana Esperantujo”.

Reza Kheirkhah

Zamenhof-Jaro: