La Zamenhof-Jaro en Iĵevsk (ĉefurbo de Udmurta Respubliko)

La fako de literaturo en fremdaj lingvoj de Nacia Biblioteko de Udmurta Respubliko faris :

1. Выставка «Доктор Эсперанто». К 100-летию со дня смерти Лазаря Заменгофа, автора проекта международного языка эсперанто (vidu foton «Выставка 2017»). La ekspozicio funkciis dum periodo 14 – 28 de aprilo 2017. En libro de reeĥoj estas kelkaj bonaj notoj de la vizitintoj.
2. En la paĝaro de la fako estas publikigita artikolo «Доктор Эсперанто» 14.04.2017.
3. En la sama paĝaro estis publikigita artikolo «К юбилею международного языка эсперанто» 26.07.2017.
4. 13.03.2017 Bronislav Ĉupin prelegis pri Esperanto al interesitoj kaj legantoj de la biblioteko. Ĉeestis 8 personoj.
5. 11.07.2017 Bronislav Ĉupin prelegis laŭ temo “130 jaroj de Internacia Lingvo Esperanto” por bibliotekistoj de Nacia Biblioteko de Udmurta Respubliko. Ĉeestis 18 personoj.
6. Bronislav Ĉupin estis intervjuita okaze de 100-jara jubileo de Nacia Biblioteko de UR. En la intervjuo estas diritaj kelkaj vortoj pri Esperanto.

La raporton preparis Bronislav Ĉupin
23.01.2018

Zamenhof-Jaro: