La legenda LEGENDA biblio de Izrael Lejzerowicz

Fernando Pita

Izrael Lejzerowicz: El la “Verda Biblio”.
Eldonejo Libro-Mondo/Grafokom, Świdnik/Đurđevac, 2014 (4a eld), 63 p.
Prezo ĉe UEA: € 9,00

Mendi en la katalogo de UEA

Esperanta literaturo estas ja pli ol centjara, ni ĉiuj tion scias; tamen, pro disigeco de la legantaro, pro la persekutoj kontraŭ Esperanto, pro neglektemo de tiuj, kiuj ja devus gardi niajn beletrajn trezorojn, la kruda kaj kruela fakto estas, ke multo el nia originala literaturo estas ankoraŭ ne­konata de esperantistoj. Malfeliĉe multaj verkoj el pasintaj jardekoj tute malaperas sub la polvo de bretaroj aŭ – kredu, mi jam vidis tion – estas vendataj kiel paperaĉo por recikliĝo. Do estas ja laŭdinde ke kelkaj Es­perantaj eldonejoj, kiel Libro-Mondo kaj Grafokom, sindediĉas al la laboro ree disponigi al novaj legantoj niajn klasikaĵojn, ĉar estas verkoj kies legado ĉiam nepras.
Inter tiuj nepraĵoj estas El la “Verda Biblio” , de Izrael Lejzerowicz, kies unua eldono estis publikigita en 1935. Kvankam ĝia teksto fariĝis deviga ĉeesto en ĉiuj antologioj de nia literaturo, tiu verk(et)o estas ank(or)aŭ unu el tiuj pri kiuj multaj personoj iam aŭdis, sed kiujn malmultaj ja legis. Malgraŭ tio, atestas la konatintecon de tiu verko la fakto ke la nuna, kvara eldono de tiu verketo, aperas nur sep jarojn post la tria, plivalorigita per vera pluso: KD, en kiu iam enregistriĝis la tuta libro en legado de Jerzy Fornal, dum la antologiaj sesioj de radio-teatroj promociitaj de Varsovia Vento. Vera historia dokumento! Nur pro tio, tiu reeldonado jam estus grava, sed tio estas ja detalo, ĉar la vera spirŝtela surprizo estas kontakti la tutan tekston el tiu “kuraĝa” verko.
Kuraĝa ĉar, se diversaj estas la manieroj verki beletran tekston, unu el la plej malfacilaj el ili estas tion fari pere de parafrazo: la legantoj ĝenerale taksos vian laboron rilate ankaŭ al la originalo. Se la fina rezulto estas bonega, oni ĉiam diros, ke la nura talento de la verkisto estis bone elekti la parafrazotan tekston; se ĝi rezultigas mezkvalitan laboron, tiam la verkisto vere “atencis” kontraŭ la originalo, kaj produktis nuran malŝparon de papero. Tiel rezonante, oni ja povas imagi kiom da kuraĝo necesis al Izrael Lejzerowicz por verki sian libreton, ĉar li realigis parafrazon de nenio malpli ol la Biblio mem! Tiel li riskis esti konsiderata ne nur malbona verkisto, sed eĉ herezulo, kolerigante kaj la esperantistojn, kaj la Aŭtoron mem de la originalo – kies morto, kvankam anoncita de Nietzsche, ne estas ankoraŭ konfirmita.
Tamen Lejzerowicz tion faras tiel respekteme, ke kelkfoje lia parafrazo similas antaŭ ĉio piecan agon, kiu neniam vekis malamon aŭ akuzojn de la legantoj. Tio, ĉar El la “Verda Biblio” estas ja parafrazo – fakte de partoj de la Antikva Testamento – pere de kiu Lejzerowicz rakontas ne la historion de la hebrea, sed de la verda popolo, kiu “dise vivas vaste tra la mondo” (p. 33).
Ĉar pri ni mem la libro parolas, estus interese legi ĝin ja almenaŭ por koni nian propran historion: la kongresa etoso dum la intermilitaj periodoj, la akraj interorganizaj dis­putoj, la fiagoj kaj fiaskoj de tiuj, kiuj provis detrui kaj malstabiligi la movadon, kaj – malfeliĉe ankoraŭ aktuala – serioza kritiko al tiuj, kiuj konsideras sin eminentuloj. Tion la aŭtoro faras nerekte nomante la homojn sed parodiante iliajn nomojn, tiel, Teo Jung fariĝas Kafo Alt, kaj Andreo Ĉe, Andreo Apud. (István Ertl la samon faris en sia Postdomo ). Tiusence, vere helpas al ni la notoj de la dua eldono, kiuj, kune kun la originalaj bildoj, estis represitaj en tiu kvara. Estas notinde, ke nur unu nomo ne estas citita nek parodiita dum la tuta teksto: tiu de Zamenhof. En trafa, justa kaj ĝusta omaĝo, li estas la Spirito, kiu ĉion konstruis kaj fine ripozis en la sepa tago, “legante la originalan literaturon, kiun li faris kreante” (p.10).
Sed ne nur historia estas la valoro de ĉi tiu libro: estas eĉ pli grave analizi la stilon de Lejzerowicz, kiu ne nur vere lerte spegulas la stilon de la parafrazita teksto mem, sed, samtempe, kaj ne flankenlasante la lingvan korektecon, ĉie elmontras kiel stilo de aŭtoro povas esti variema, ĉar, ene de tiu parafrazo, kaj apud la biblia tono, oni konstatas, ke el simpla laŭgeneza rakontado ĝis abundimaga laŭpsalma lirikismo, klare montriĝas la kreiva vervo de unusola aŭtoro. Fakte, la nura negativa noto de la tuta verko estas, ke la longeco de kelkaj ĉapitroj iom tedas, ĉar multaj vortoj kaj frazoj senĉese ripetiĝas; tamen, tio ŝuldiĝas ne al la talento de Lejzerowicz, sed al la originalo.
La kapablo de Lejzerowicz va­ri­­igi sian stilon pli bone evidentiĝas kiam oni komparas la ĵus skizitan tekston kun tiu de Babilado kun Hora­ĉo Serĉer , aldonita jam en la tria eldono. Tiu eta perlo de nia rakontaro estis inkluzivigita en ĉi tiu eldono, kaj se tiu “priskribo de movadmaniulo” estas tre interesa (vi certe rekonos iun!), ĝi ankaŭ iel estas iom ombrita de la antaŭa teksto, tamen ankaŭ ĝi estas leginda, des pli, ke atenta studemulo multon povas lerni de Lejzerowicz.
Tamen, mi ne povus fini ĉi tiun recenzon sen peti pardonon de Lejzerowicz, kie ajn ripozas tiu murdito en Treb­linka; ĉar mi, teksante ĉi tiujn komentojn pri lia verko, tute kontraŭis lian nuran peton, faritan en la antaŭparolo de lia “senpretenda kaj frivola”, tamen grava, leg-enda kaj legend-a, biblio.

Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la aprila numero 2017. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.