Duonmiliono da Esperanto-frazoj ĉe Tatoeba

Lu Wunsch-Rolshoven

Vortaroj donas tradukojn por unuopaj vortoj. Sed kiel uzi ilin en frazoj? La vortaristoj iom indikas tion, sed tradiciaj paperaj vortaroj ne povas uzi multan spacon por tio. Tamen temas pri grava afero kaj granda helpo por la uzantoj.
La preskaŭ senfina spaco de interretaj paĝaroj donis la eblon prezenti tradukojn de kompletaj frazoj. La retejo Tatoeba.org iras tiun vojon – enestas intertempe pli ol kvin milionoj da frazoj en entute 317 lingvoj. Inter tiuj lingvoj Esperanto okupas la duan lokon, kun ĉi-momente 523 938 frazoj. Antaŭ nia lingvo troviĝas nur la angla, kun 664 046 frazoj. Tre proksime sekvas nin la turka, la rusa kaj la itala.

Por multaj vortoj ene de tiu duonmiliono da Esperanto-frazoj ekzi­stas jam tre diversaj ekzemploj. Se oni serĉas tradukojn de “domo” al la itala, la paĝaro listigas 579 ekzemplajn frazojn. Por la traduko de “kuracisto” al la portugala estas “nur” 236 ekzemploj. Ekzistas diversaj opcioj por alĝustigi vian serĉon.
En la pasinteco oni kelkfoje aŭdis plendojn pri la kvalito. La frazojn enmetas granda nombro da homoj, do ne eblas garantii la ĝustecon de la frazoj. Por zorgi pri la kvalito la unuopa frazo restas en prizorgo de la enmetanto. Kiam alia persono indikas eraron en komento, la posedanto de la frazo havas du semajnojn por ŝanĝi (aŭ rifuzi la ŝanĝon). Post la du semajnoj eble administranto ŝanĝos. Krome ekzistas sistemo de aprobitaj frazoj.
Intertempe la traduko-kolekto estas uzata ankaŭ de aliaj retejoj. Uzas la ekzemplajn tradukojn kaj la vortaro Glosbe.com kaj la Vikia Vortaro (Vivo, kono.be/vivo).
Por doni al vi ideon pri la kreskorapide­co: En januaro 2014 estis 300 000 frazoj en Espe-
ranto; me­zume do tage al­do­niĝis 300 Es­­­­pe­ranto-frazoj ekde tiam. Kiam mi konatiĝis kun la paĝaro en julio 2010, estis nur milo da frazoj en nia lingvo kaj nia pozicio estis sufiĉe malbona. Mia alvoko en diversaj retlistoj rapide zorgis pri tio, ke tage aldoniĝis ducento da frazoj. Tradukadi frazojn evidente povas estis amuza kaj alloga afero. Do Esperanto iom post iom ŝovis sin antaŭen ĝis fine ĝi atingis la duan lokon.
Eble vi volas aldoniĝi al la grupo de Esperanto-enmetantoj – via helpo, se bonkvalita, estas tre bonvena. Eble vi volas ankaŭ fari grupan aktivadon el la enmetado - tre bone, kondiĉe ke iu zorgas pri la ĝusta finversio. Eble vi volas aldoni sondosierojn por fra­zoj –
tio estas aparte bonvena; rilate al laŭtlegitaj frazoj Esperanto estas iom malforta. Ekzistas ĝis nun nur 1328 tiaj frazoj, ni okupas la dekan lokon. Sed eble ĉe lingvo kiel Esperanto tio ne estas la plej grava punkto.

Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la maja numero 2017. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.