Strategia prioritato de la Esperanto-movado: reta esperantista infrastrukturo

Dima Ŝevĉenko


Kio estas esperantista infrastrukturo? Esperanta Vikipedio alidirektas la terminon “Infrastrukturo” al la vorto “Substrukturo”, kio estas tamen erara. La reta PIV donas tute trafan formulon “Necesa ekonomia k organiza bazo de alte evoluinta ekonomio”.

Do, tiamaniere ni povas supozi, ke esperantista infrastrukturo estas la sumo de ĉiuj servoj kaj ebloj, kiuj permesas al esperantistoj realigi plejparton de iliaj bezonoj, kiuj rilatas al Esperanto. Sen ĝi ne nur la movado, sed ankaŭ la lingvo mem ne povus ekzisti.
Por Esperanto, kiel lingvo kaj kiel movado, unu el la ĉefaj prioritatoj estas informado de la ekstera publiko kaj interŝanĝo de informoj inter esperantistoj. Nuntempe informado grandparte estas ligita kun la interreto kaj modernaj teknologioj.
Dum la lastaj jaroj aperas multaj priesperantaj retprojektoj. Ili sendube ludas tre gravan rolon, kiu helpas pligrandigi la rekonon kaj disvastigi Esperanton tra la mondo. Admirante priesperantajn projektojn, kiuj estas sukcese realigataj, kadre de spacoj de neesperantistaj entreprenoj, estus granda eraro forgesi ankaŭ pri la propra reta infrastrukturo, kiun kreas la esperantistoj mem, ĉar tio povas kaŭzi grandajn strategiajn problemojn. Indas konscii, ke por esperantistoj la ĉefa celo estas apliki kaj disvastigi Esperanton, sed por la eksteraj grupoj kaj organizoj Esperanto povas esti nur rimedo por atingi proprajn celojn.
Unu el la lastatempaj tiaspecaj ekzemploj estas la “katastrofo” de Ipernity. Multaj esperantistoj aliĝis, kreis tie retan komunumon kaj aldonis tien multon da enhavo: fotojn, bildojn, artikolojn, diversajn historiajn dokumentojn, valorajn por la Esperanto-movado kma. La kvanto de tiu enhavo estis senprecedenca laŭ la koncentriĝo en unu loko kaj dum la difinita tempo, eĉ se taksi la tutan evoluon de la Esperanto-historio. Ŝanĝo de la reguloj ĉe Ipernity antaŭ iom da tempo, kaj poste, decembre de 2016, definitiva decido fermi la retejon estis granda bato al la Esperanto-kulturo kaj Esperanto ĝenerale. Oni parolas nun pri tio, ke tiu ĉi retejo ankoraŭ iom da tempo eble funkcios, sed la damaĝo, kiu estis farita por esperantistoj, estas jam ne forigebla. Ankaŭ indas konstati, ke la aliaj sociaj retoj, kiel ekzemple Facebook, kiu interalie same nun havas esperantlingvan interfacon, kien migris plejparto de la Ipernity-membroj, ne plene taŭgas por interŝanĝi informojn inter esperantistoj, ĉar evidentas, ke prioritato de la retejo estas vendo de komerca reklamo. Ĉefe pro tio esperantistaj grupoj kaj asocioj havas tie signifajn teknikajn limigojn: ne eblas krei iun efikan sistemon de informado pri la eventoj kaj novaĵoj, samkiel ne eblas havi plenvaloran kontakton kun la membroj kaj interesatoj. Tio kompreneblas, ĉar Facebook havas proprajn prioritatojn, kiuj povas ne kongrui kun la bezonoj de la esperantista infrastrukturo. Fakte eblas konstati, ke tiel statas la aferoj kun preskaŭ ĉiuj pli-malpli konataj mondskale aŭ regione sociaj retoj – la teknikaĵoj povas varii, sed la esenco estas la sama. Esperantistoj tie rajtas agadi, sed ili estas nur la gastoj kun striktaj limigoj.
Uzantoj de Esperanto nepre bezonas havi proprajn retajn servojn, kiuj: informas pri la novaĵoj, rilataj al la esperantista vivo; kie eblas trovi informojn pri la eventoj kaj aranĝoj, kiuj helpas trovi kontaktojn kaj komuniki; akiri librojn en Esperanto kaj aliajn rilatajn varojn; finfine lerni kaj progresigi Esperanton, lernigi la aliajn.
Tiajn servojn la esperantistoj devas krei mem, mankas iu preta solvo por tio, mankas iu “magia” rimedo, kiun eblus “enŝalti” por aŭtomate ricevi la rezulton. Ekzistas nun multaj modernaj teknologioj, kiujn indas saĝe apliki por akiri la konvenajn rezultojn.
Estas bone, ke UEA nun prioritatigis evoluigon de retaj projektoj por esperantistoj kaj la ekstera publiko. Nun aperas multaj retejoj, kiujn kreas kaj subtenas UEA. Ankaŭ la aliaj Esperanto-organizoj, grupoj kaj unuopuloj laboras por krei strategiajn retajn projektojn kaj subteni la jam ekzistantajn. Tio signifas, ke UEA havas iusencan konkurencon, kiu stimulas ĝin krei pli ankaŭ bonkvalitajn kaj konkurkapablajn projektojn, subteni kaj kunlabori kun tiuj, kiuj ne apartenas al la Asocio.
Tre ĝojigas, ke UEA nun praktike paŝo post paŝo, ŝtupo post ŝtupo okupiĝas pri evoluigado de propraj retaj servoj, kiuj jam nun havas tre gravan rolon en la Esperanto-movado kaj en la estonto povos iĝi vera fundamenta bazo por la plua evoluo.