La Arbar-parko Kenzju: akvofarba historio

Anna Striganova

Mijazaŭa Kenĵi: La Arbar-parko Kenzju
Pentristo: Sueyoshi Yoko
Eldonejo Budori, 2014, 42 p.
Prezo ĉe UEA: € 45,00

Estas iom strange verki recenzon, kiu estas pli-malpli samlonga kiel la libro mem.
Sed mi pli bone komencu de la komenco, ĉu? Mi trarigardis la buntajn tablojn de la libroservo en Lille, kaj mian atenton kaptis bildkarto, iel kuŝanta inter porinfanaj libroj. Facila akvofarba pentraĵo kun arboj kaj infanoj, pentrita sur ligneca fono, kvazaŭ mem kres­kis el pala ligna ornamo.

Tiu ne­komplika kunsono de pentraĵo farita per homaj fingroj, kaj pentraĵo, kreita per la manoj de la tempo ene de granda arbo, ripozigis la okulojn. Ne pli ol kvar koloroj estis sur la bildo, kaj nur facila pej­zaĝo kaj infa­noj – kelkaj kolorigitaj, kelkaj pure blankaj, kvazaŭ rememoroj pri aliaj infanoj, kiuj jam kre­skis, aŭ kvazaŭ infanaj revoj. Poste evi­­­dentiĝis, ke tiuj blankaj infanoj ne estas parto de la bildo, ĉar ili estas pentritaj sur travidebla ĝia kovrilo. Tio estis mia unua kaj sola iluziiĝo rilate al La Arbar-parko Kenzju. Jes, evidentiĝis ke tiom plaĉa bildo estas aldonaĵo al la libro, trilingva (japana, angla kaj Esperanto) ilustrita libro de Mijazaŭa Kenĵi La Arbar-parko Kenzju, kies bildoj kaj aldonaj bildkartoj estas skanitaj pentraĵoj, faritaj per fajro kaj akvofarboj sur ligna surfaco. Mi jam ŝatis tiujn bildojn, kaj aĉetis la libron malgraŭ tio, ke ĝis nun ĝi restas unu el la plej multekostaj libroj en mia hejma libraro. Mi legis ĝin tuj, vespere, en la hotelo. La bildkartoj plene ripetas la tekston de la libro, unue mi volis legi ĝuste ilin, sed ili ne estis numeritaj, do mi ne sciis ilian ordon kaj direktis min al la libro mem. La vortoj similis al la bildoj – same amindaj, palaj kaj duone diafanaj. Nur finleginte kaj glutinte larmojn – la libro estas trista, kiel mi ŝatas, – mi komprenis ke la ordo de la tekstopecoj ankaŭ en la libro estas stranga. Stulta mi estas! Certe la unua lingvo de la libro estas la japana, kaj la ordo de la paĝoj estas japana, kaj mi tralegis la tutan historion malorde – de la fino al la komenco. Kaj mi nenion perdis pro tio. Ordo ne gravas por la pecoj de tiu facila rakonteto, jen kial bildkartoj kun la sama teksto ne estas numeritaj. Tiuj tekstopecoj similas al gutoj de pluvo – ne gravas kiun ordon ili havas, en ajna ordo ili kune kreas freŝan kaj ĝojan printempan pluvon. Tia estis mia unua impreso.
Do, la libro estas malgranda trista rakonto, ne fabela, tute realeca, por infanoj. Ja ne por komencantoj, la teksto ne estas facila, sed riĉa kaj flua. Temas pri knabo, kiu ne similis al aliaj infanoj, la infanoj ne akceptis lin, kaj li havis revon kreskigi por ili belan malgrandan arbaron. Kortuŝa kaj bonkora historio. Sed por ke vi ne havu iluziojn, mi diros nun: la knabo mortos. La historio ne havas bonan finon, kutiman por la nuna porinfana literaturo. Laŭ mi ĝi povus esti ege utila por infano, des pli por eta infano. Sed...

Intermezo

Nun pli kaj pli populariĝas kaj poiomete venkas la mondon la teorio, ke libro por infanoj devas esti senzorga, nenio malbona aŭ trista devas esti tie, neniu devas tie morti aŭ suferi – por ke infano laŭeble pli longe restu “feliĉa”. Laŭ mia opinio bona libro por infano devas iĝi por tiu infano armilo, kiu helpos al li venki koŝmarojn, kiujn obstine ne volas vidi stultaj plenkreskuloj. La mondo de infanaj koŝ­maroj estas vasta kaj diversa, sed estas inter ili du, kiuj vivas en ĉiu ajn infana animo. Unua: venos tago kiam mi ne estos plu, kaj ankaŭ venos tago kiam miaj amatuloj ne estos plu; kaj tiu lasta plej verŝajne venos pli frue. Kaj la dua: mi ne plene similas al la aliaj infanoj, mi estas malsama, do sola. Kaj neniu silentemo de plenkreskuloj, kaj neniu dolĉa mensogo de absolute bonkoraj senproblemaj fabeloj povus nuligi aŭ pacigi tiujn koŝmarojn. Nur perforte kaŝi. Sed kiom ja terura estas Tio, perforte kaŝita, kiam en nokta mallumo de infana ĉambro Ĝi aperas de sub la lito! Por savi infanon de liaj koŝmaroj, libro ne devas ilin kaŝi, sed male montri ilin starantajn sub la senfina suna lu­mo – sendefendajn, palajn, maldikajn kaj jam ne tiom terurajn. De mia antaŭlerneja, plej frua infaneco, el centoj da buntaj fabeloj, bildfilmoj, libroj mi memoras nur tri, kiuj min savis. “Vi povas sentime malfermi pordegon en morton ĉar kun vi estas la amo kaj amo pli fortas ol la morto” el Kentervila fantomo de Oscar Wilde. “Scipovu esti sola” el Bambi de Felix Salten. Kaj “Mi akceptas la batalon” el Libro de Ĝangalo de Rudyard Kipling.

...Sed se vi ne konsentas kun mia eta teorio, pli bone ne legu La Arbar-parko Kenzju al infanoj. Ĝi estas trista, en ĝi temas pri soleco kaj morto. Ne, ne tiel, en ĝi temas pri tio, kiel oni povas uzi sian solecon kaj malsimilecon por fari la mondon iom pli bela ol ĝi estis antaŭe. Kaj pri beleco kiu postvivas tiun, kiu kreis ĝin, do venkas la morton. Tiu libro kun nur kelkaj etaj paĝoj bele, fantome kaj preskaŭ sendolore kuracetas ambaŭ plej terurajn infanajn koŝmarojn. Kaj estas en ĝi ankoraŭ unu netruda, sed gravega alvoko, sen kiu antaŭe, en la pasinteco, ekzistis neniu fabelo. Tiu alvoko estas: agu. Des pli ke vi estas malsimila.
Ankoraŭ unu tre moda ideo, pere de kiu jam ne infano, sed plenkreskulo volas laŭeble pli longe resti senzorge “feliĉa”. Vi devas fari nenion por esti vi mem, por esti heroo de la propra unika historio; vi jam estas vi, vi estas originala kaj iaspece belega, tio sufiĉas. Mensogo.
Kiam mi komencis okupiĝi pri po­polaj fabeloj, mi rimarkis en la plej antikvaj el ili, ke oni ofte nomas heroo homon, kiu absolute ne meritas tion – tiu homo povas esti nebonkora, erarkapabla, stulta, liaj misoj povas pereigi ĉiun aferon, eĉ la tutan mondon, sed fabelo per sia facila antikva lingvo senkompate nomas lin heroo. Mi multe pensis pri tio, komparis centojn da herooj por trovi ĝuste tiujn trajtojn kiuj faras ordinaran homon heroo. Finfine rezultis, ke ili entute ne havas komunajn trajtojn, krom unu sola trajto, kiu ĉiam trankvile drivis sur la fabela surfaco, nerimarkita de mi pro sia troa rimarkeblo. Heroo estas tiu, kiu agas.
Kiu kreskigas arbareton Kenzju: se aliaj infanoj ne volas ludi kun mi – do ili ludu kun miaj arboj. Tiu libro scias eduki, sed faras tion... akvofarbe. Ĝiaj vortoj similas al ĝiaj bildoj, pentritaj per palaj teneraj kaj ne multaj koloroj, duondiafanaj, ili ne proklamas sian sencon plenvoĉe. Malmultaj ŝatas esti senkaŝe edukataj – ĉu ne? Sed kun tiu akvofarba libro vi restos certa, ke neniu edukis vin, vi mem, nur sola vi trovis pravan sencon en la mola ligo de vortoj, nur vi kaptis per la okulo momenton, kiam la natura ligna ornamo de la fono transformiĝas al maldika linio de bildo. Nur vi. Tion mi diras absolute senŝerce.

Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la maja numero 2017. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.