Radiografio de pensmaniero

Fernando Pita

Aymoré Vaz Pinto kaj Euripedes Alves Barbosa: Ni lernu kun Porto Carreiro Neto.
Brazilio: Brazila Esperanto-Ligo (1a eld.) 2012. 173 p.
Prezo ĉe UEA: € 9,90

Danke al la ĉiam ripetata ideo laŭ kiu nia lingvo alproksimigas homojn, kunfratigas ilin kaj ja disvastigas fratecon, ne estas kutime inter ni analizi la specifecojn de nia movado en tiu aŭ alia lando aŭ regiono. Oni ĝenerale deflankigas la privatajn trajtojn kiuj donas al ĉiu loka, regiona aŭ nacia Esperanta komunumo ĝian propran vizaĝon, favore de iu – kelkfoje pli imagita ol fakta – idealigita bildo de la esperantistoj. Tio montriĝas eĉ en la verkoj dediĉitaj al la temo, ĉar la relativa abundo de "historioj" de la Esperanto-movado estas proporcie inversa al la magreco de la historioj de niaj landaj movadoj mem.

De tiu startpunkto naskiĝas la vera, kaj tikla, demando: Kiel oni povas – se entute oni povas – esplori ne nur la historion, sed la kulturajn kaj psikologiajn trajtojn de esperantistoj? Ĝis kiu grado eblas determini kiom influitaj ili estas de siaj naciaj kulturoj, moroj, kutimoj ktp? Kiamaniere tio influas la disvastigon de Esperanto en tia aŭ alia komunumo? Kvankam mi pensas, ke ne estas, nek povas esti, universala respondo al tiu demando, ĉar la specifecoj kaj varieblecoj mem de la studota(j) objekto(j) postulas ja specifecon en la esplormetodo(j), mi ankaŭ rajtas pensi, ke kelkaj verkoj permesas al ni ion malkovri pri la ĝenerala pensmaniero de specifa esperantista homgrupo. Pri unu el tiuj verkoj temas tiu ĉi recenzo.
Eldonita de Brazila Esperanto-Ligo en 2012, Ni lernu kun Porto Carreiro Neto estas trafa kaj ĝusta omaĝo al unu el la plej kompetentaj nomoj de la Esperanto-mondo. Kiel kompilaĵo farita de la brazilanoj Aymoré Vaz Pinto kaj Euripedes Alves Barbosa, ĉi tiu libro rikoltas diversajn disajn tekstojn de tiu, kiun mencias la titolo: la akademiano rekonita jam de siaj kunuloj kiel "la plej klera brazila esperantisto", Porto Carreiro Neto (1895-1964) estas menciita en PIV kiel "senkompara konanto de la zamenhofa lingvo" (p.09), en kies verkaro estas lernolibroj, gramatikoj, artikoloj kaj multaj, multaj senspirigaj tradukoj kaj sublupeaj revizioj de aliulaj verkoj.
Tiel, la libro estis organizita laŭ la tipologio mem de la kompilitaj tekstoj, kaj tiel ili devas esti analizitaj, eĉ se la parto pri leteroj reproduktas nur kelkajn de li senditajn al esperantistoj kaj organizoj; pli interesaj estas la artikoloj, kies titoloj elmontras jam la tonon sekvitan de Porto Carreiro Neto: "Ni sekvu la Majstron", "En la jaro de la Majstro", "14-a de Julio", "Respekto kaj Amo", tio estas, pura kaj simpla – mi eĉ dirus blinda – obeado al tio, kion proponis Zamenhof: "Verkon de la majstro – ĝuste tial, ke ĝi estas majstra – oni malfermu kvazaŭ libron sanktan. Tie oni vidu "ordonojn", regulojn, kiujn ĉiu observu, modelon, kiun ĉiu imitu. Por tiu observado, por tiu imitado, estas necesa teniĝo humila, ekster kiu nenia parolo ricevas ian eĉ plej malgrandan eĥon." (p.92). Tia sinteno kondukas, kompreneble, al profunda kono de la kerno mem de nia lingvo, tamen ofte falas en senkritikan striktan reproduktadon de la zamenhofa lingvo, sen konsideri, ke, ĉar vivantaj, lingvoj evoluas kaj transformiĝas, kaj kristaligo de la lingvo estas pli timenda kaj danĝera por Esperanto ol eventualaj devojiĝoj de tiu aŭ alia esperantisto, verkisto ktp. Aliaj tekstoj estas veraj katalinaj paroladoj kontraŭ neologismoj, "enkonduko de novaĵoj", precipe tiuj enkondukitaj de literaturistoj, "kvazaŭ la modernuloj povoscius la lingvon pli bone, ol eĉ ĝia aŭtoro mem" (p.105). Mi certas, ke bonlingvistoj orgasmos je konstato, ke tiuj argumentoj estis prezentitaj de Porto Carreiro Neto jam en 1957! Tamen, ni transiru al la tradukoj...
La "modelaj" tradukoj de Porto Carreiro Neto (fakte, tiuj prezentitaj de la kompilintoj) multon montras el la ĝenerala temaro de tradukoj faritaj el la brazila literaturo: tekstoj ĝenerale konservativemaj kaj laŭ la moraleco, laŭ religio, celebrantaj ne nur la tradiciajn valorojn de la socio, sed ankaŭ la plej konservativajn vidpunktojn por la historio kaj ĝiaj roluloj, kaj, flanke de tradukeroj de gravaj aŭtoroj de la brazila literaturo (José de Alencar, Machado de Assis kaj Graciliano Ramos) same ĉeestas tradukoj de aŭtoroj kies valoro ne povis rezisti al la tempopaso, ĝuste ĉar ili reprezentis ne pasintecon sed pasintismon: tekstoj plenaj je saĝeco kaj konsiloj al junuloj kaj simile, eĉ estas traduko de "La Manoj" de Lúcio de Mendonça, konsiderata de la brazilaŭstra humuristo Juca Chaves la plej teda teksto de la tuta brazila literaturo! Ne estas loko por tiuj aŭtoroj tiam konsideritaj ribelemaj, domaĝe, ĝuste tiuj kiuj fariĝis, poste, la plej (r)evoluciiga generacio de la tuta brazila literaturo.
Tamen, oni ne vidu tiujn tradukojn nur kun malfidema rigardo, ĉar feliĉe ili estas prezentataj flanke de la originalo, kaj tio donas al ni tre interesan okazon kontrastigi la – kelkfoje parnasisme ridindajn, kvazaŭerudiciajn – originalojn al tute senerara traduko de PCN, kies Esperanta versio iel purigis tiujn tekstojn de iliaj troigoj kaj elpendaĵoj, kiuj ĝenerale submaskigis la kvalitojn de la gravaj aŭtoroj tradukitaj. Estas ja interese, almenaŭ por latinidlingvanoj, kiuj senstumble povos kompari la originalojn kun la tradukoj, analizi kaj iom cerbumi pri la rimedoj kaj eltrovoj de Porto Carreiro Neto ĉe tiu tasko. Mi eĉ vetas, ke multaj parolturnoj, hodiaŭ uzataj de brazilaj esperantistoj, fontas el tiuj tradukoj mem.
Kaj jen ni alvenas al la poezia parto! La libro enhavas 4 poemojn el la plumo de Porto Carreiro Neto, kies titoloj (Estonteco de la homaro, Paco, Al plej kara frato Ismael Gomes Braga kaj la portugallingva Sonho, tio estas, "revo") klare diras pri la temaro mem. Plie, estas ankaŭ preskaŭ dudeko da mediumaj poemoj. Tio estas poemoj kiujn Porto Carreiro Neto, same unu el la plej gravaj disvastigantoj de Spiritismo en Brazilo, psikografiis mem, kaj kies aŭtoroj verkis en alia mondo. Tiel, vi trovos postmortajn verkojn de pioniroj kiel A. Dombrowski, Jozef Wasniewski kaj Vasili Devjatnin; eĉ la brazila poeto Cruz e Sousa – kiu eble lernis Esperanton transtombe – montras al ni ion de sia poeta vervo; la leganto mem prijuĝu ĉu la prezentitaj verkoj ja fontas el la menciitoj.
Pri tiu flanko de la agado de Porto Carreiro Neto, sufiĉas diri ke li estis unu el la respondeculoj pri la granda alproksimiĝo inter Esperanto kaj la spiritisma doktrino en tiu lando kie Esperanto estas kutime konsiderata "lingvo de spirit(ist)oj", kaj tio iamaniere konkludas tiun nian recenzon, ĉar ni povas ja diri, ke iel ajn, Porto Carreiro Neto modlis la ĝeneralan sintenon de plejmulto de la brazilaj movadanoj, precipe la plej aĝaj el ili, por kiuj liaj tekstoj estis la plej grava fonto por ekkono de la lingvo.
Kaj kiuj estas tiuj trajtoj? Intima ligiteco kun la tradiciaj valoroj de la brazila socio, kio igas la movadon iom konservativema kaj eĉ reaga al avangardaj ideoj, ĉu en politiko, ekonomio, kutimoj, moroj ktp; multaj el ni staras en kontraŭaj vicoj. Kvazaŭreligia fidelemo al Zamenhof kaj al Esperanto mem: oni kultece adoras Zamenhof, precipe pro la "interna ideo" – ankoraŭ tre vigla ĉe multaj brazilanoj -, tamen, tiu kulto ne trovas eĥon en trastudado de la majstraj verkoj, kaj, pli grave, multaj eĉ neglektas tion, kio estis farita de aliaj gravaj nomoj de la movado, inkluzive de la Esperanta literaturo, kaj ĝuste pro tiu amo al la interna ideo estas ĉe multaj brazilanoj vera simbiozo inter Homaranismo kaj Spiritismo, je tiom alta grado ke multaj ne plu kapablas disigi tiujn ideojn, kaj vidas la unuan kiel subbranĉon de la dua; tiel kiel la libro Ni lernu kun Porto Carreiro Neto klare elmontras al ni, ĉar finfine tio, kion oni pli profunde lernas, ne estas la lingvo Esperanto mem, nek Esperanta literaturo aŭ kulturo, sed la gvidlinioj de la pensmaniero de tiutempaj (kaj de ankoraŭ multaj) brazilaj esperantistoj. Kaj en tio kuŝas la plej granda merito de tiu verko.