Nia agado en Benino

Cyprien Guiya kaj Athanase Eke

Saluton karaj legantoj!
Ni salutas vin el Benino. Ni invitas vin legi nian skribaĵon. Ni estas Guiya Cyprien kaj Eke Athanase, ni estis lernantoj el mezgrada lernejo, kie ni havis la ŝancon lerni Esperanton, danke al s-ro Latifou Gbadamassi, la nuna prezidanto de ABeE, la Landa Esperanto-Asocio de Benino. Post nia sukceso en la unua universitata diplomo (scienca diplomo), ni pasi­iĝis pri agronomio (agrikulturo, bredado...).
La kialoj de nia pasio al agro­nomio estas: multaj personoj ne plu interesiĝas pri tio, kaj oni ne povas vivi sen agrikulturo, ĉar manĝo es­tas grava bezono. Oni ankaŭ devas konsideri, ke la popoloj kreskas, do ili pli bezonos manĝaĵojn; kaj finfine ni volas krei nian propran laborposte­non kaj entreprenon.

Kampanjo por informi pri Esperanto en la junulara festivalo Woodstock

Helpu nin kolekti € 4 000 por realigi Esperantan agadon en aŭgusto 2017, dum la junulara festivalo Woodstock.

Ĉiu donaco al tiu ĉi evento estas duobligata de UEA, ĝis la sumo de € 2 000, tiel ke organizantoj ricevas entute la sumon de € 4 000.

Vi povas sendi vian donacon al UEA konto "Informado", aldonante kiel celon: "por Woodstock".

Woodstock estas mondfama kultura festivalo, kie partoprenos pli ol 600 000 junuloj inter la 3-a kaj 5-a de aŭgusto 2017.

Ne nur lingvo! Kiel Zamenhof kreis popolon

D-ro Mark Fettes
Prezidanto de UEA

Ludoviko Lazaro Zamenhof, kies vivon ni omaĝas hodiaŭ, estas tutmonde konata kiel la “aŭtoro” de la internacia lingvo Esperanto. Aŭtoro li ja estis, tute laŭvorte, kaj ankaŭ vortaristo, redaktoro, tradukisto kaj korespondanto. Se ekzistus muzeo de sanktaj objektoj el la historio de Esperanto, la skribotablo kaj la skribmaŝino de Zamenhof ricevus tie honoran lokon.

Per tiu skriba aktivado, Zamenhof lokiĝas en longega tradicio de eŭropaj intelektuloj, kiuj jam de antikvaj tempoj kultivis komunajn ideojn kaj tradiciojn tra vasta teritorio per la disvastigo de manuskriptoj, leteroj, libroj. La epoko de la Kleriĝo, kiu starigis la idean fundamenton por la laboro de Zamenhof, baziĝis unuavice sur la kapablo de verkistoj facile interŝanĝi ideojn kaj popularigi ilin inter la rapide kreskantaj tavoloj de la mezaj kaj laboristaj klasoj. Grandaj eŭropaj figuroj kiel Rousseau, Darwin kaj Goethe atingis sian influon per tia konstanta verka kaj koresponda agado.

Radiografio de pensmaniero

Fernando Pita

Aymoré Vaz Pinto kaj Euripedes Alves Barbosa: Ni lernu kun Porto Carreiro Neto.
Brazilio: Brazila Esperanto-Ligo (1a eld.) 2012. 173 p.
Prezo ĉe UEA: € 9,90

Danke al la ĉiam ripetata ideo laŭ kiu nia lingvo alproksimigas homojn, kunfratigas ilin kaj ja disvastigas fratecon, ne estas kutime inter ni analizi la specifecojn de nia movado en tiu aŭ alia lando aŭ regiono. Oni ĝenerale deflankigas la privatajn trajtojn kiuj donas al ĉiu loka, regiona aŭ nacia Esperanta komunumo ĝian propran vizaĝon, favore de iu – kelkfoje pli imagita ol fakta – idealigita bildo de la esperantistoj. Tio montriĝas eĉ en la verkoj dediĉitaj al la temo, ĉar la relativa abundo de "historioj" de la Esperanto-movado estas proporcie inversa al la magreco de la historioj de niaj landaj movadoj mem.

Pasporta Servo revenas en libra formo ĉi-jare

Stela Besenyei-Merger
Pasporta Servo 2017
Eldonejo TEJO, 2017, 248 p.
Prezo ĉe UEA: € 9,00
La Pasporta Servo praktike signifas, ke tiuj homoj, kiuj gastigas, akceptas homojn en sian hejmon por al­menaŭ unu nokto senpage. Sed la komunumo de Pasporta Servo estas multe pli ol nur la sumo de tiuj pasigitaj noktoj tutmonde. Vojaĝado, ekkonado de landoj tra la okuloj de lokanoj, esti akceptata en la hejmo kiel malnova amiko, estas multe pli ol simple listo de adresoj sugestas. Tamen, tiu listo ne redaktas sin...
La fina versio de la libreto jam estas ĉe la presisto. Tiu rezulto markas kvinmonatan laboron de eta teamo por revivigi la longvivantan, eĉ se iom neglektitan, sed nepre amatan projekton de nia movado. La laboro por reaperigi la libreton komenciĝis en septembro.

Georgo Handzlik: Sen Esperanto mi estus duono de la hodiaŭa mi


En Esperantujo Georgon Hand­zlik konas preskaŭ ĉiu: pro li­aj kantoj, teatraĵoj kaj pro la Esperanto-libroj de li eldonitaj.
Pro sia kontribuo al la Esperanto-muziko kaj eldona agado
li es­­tis honorigita per la Diplomo pri Elstara Arta Agado de UEA en 2013. La redakcio de la revuo Esperanto intervjuis la konatan “bardon sen barbo”.

Revuo Esperanto: Kiam kaj kie vi ler­nis Esperanton?

G.H.: Normale, dum kvar jaroj en la liceo kaj fine mi trapasis maturigan ekzamenon.

Duonmiliono da Esperanto-frazoj ĉe Tatoeba

Lu Wunsch-Rolshoven

Vortaroj donas tradukojn por unuopaj vortoj. Sed kiel uzi ilin en frazoj? La vortaristoj iom indikas tion, sed tradiciaj paperaj vortaroj ne povas uzi multan spacon por tio. Tamen temas pri grava afero kaj granda helpo por la uzantoj.
La preskaŭ senfina spaco de interretaj paĝaroj donis la eblon prezenti tradukojn de kompletaj frazoj. La retejo Tatoeba.org iras tiun vojon – enestas intertempe pli ol kvin milionoj da frazoj en entute 317 lingvoj. Inter tiuj lingvoj Esperanto okupas la duan lokon, kun ĉi-momente 523 938 frazoj. Antaŭ nia lingvo troviĝas nur la angla, kun 664 046 frazoj. Tre proksime sekvas nin la turka, la rusa kaj la itala.

Turismo kaj evoluo: karavanaj vojoj al Seulo

Lastatempe pli kaj pli populariĝas tia formo de Esperanto-turismo, kiel karavanoj. Ĉi-jare al la Seula Uni­versala Kongreso estas planataj kelkaj karavanoj. Intertempe tio ankaŭ kongruas kun la kongresa temo – “Turismo kaj evoluo: Vojoj al daŭripovo”.
La redakcio esploris du itinerojn de tiuj planataj vojaĝoj, kies plej granda parto de la vojo iras laŭ la Trasiberia fervojo, la plej longa fervojo en la mondo. Tamen tiuj karavanoj estas ege malsamaj kaj startas el diversaj urboj: la unua el Sankt-Peterburgo kaj la dua el Berlino.
Ni parolis kun s-ino Tatjana Loskutova kaj s-ro SO Gilsu. Ili estas la ĉeforganizantoj de tiuj ĉi karavanoj.

Paĝoj