Ĵaŭdo, Februaro 9, 2023 - 12:04

La Internacia Tago de la Gepatra Lingvo estis kreita por emfazi la gravecon de utiligo de la gepatra lingvo en instruado en lernejoj. Infanoj lernas plej bone per lingvo kiun ili plene komprenas, sed tro ofte ili ricevas instruadon en iu alia lingvo kiun ili pli malbone komprenas, se entute. Rezulte, ili malmulton lernas, perdas interesiĝon pri kleriĝo, kaj ne povas bone navigi en la moderna ekonomio. Lastatempa studo de la Monda Banko konstatis, ke preskaŭ 37 procentoj de lernantoj en landoj de malalta aŭ meza enspezo estas instruata en lingvo kiun ili ne komprenas. Lingvaj rajtoj kaj la rajto al edukado estas nedisigeble ligitaj.

Per respekto al ĉiuj lingvoj, oni akcelas unuecon inter diverseco kaj internacian kompreniĝon. Krome, kultura kaj lingva diverseco estas fundamentoj por daŭripovaj socioj.

Lingvoj ludas gravan rolon en evoluigo, se uzataj por progresigi kulturan diversecon kaj interkulturan dialogon. Per lingvoj oni povas plifortigi kunlaboron, edukadon, inkluzivecon, kulturan heredaĵon, sciencon kaj politikan partoprenon. Toleremo kaj respekto estas la vojoj por tiuspeca evoluigo. Plej grave: per utiligo de lingvoj efike kaj kompreneme oni antaŭenigas edukadon, kulturan partoprenon kaj ekonomian prosperon.

Sabato, Januaro 28, 2023 - 20:49

La holokaŭsta memoro kaj klerigo pri viktimoj kaj supervivintoj de naziismo estas ne nur momentoj de funebro kaj honorigo. Ili estas ankaŭ gravaj atentigoj pri nuntempaj viktimoj de persekutado kaj misinformado. Pli ol ĉiam, ni bezonas kontraŭbatali malaman paroladon, antisemitismon kaj aliajn antaŭjuĝojn, kaj preventi genocidon.

Ni aparte memoras la familianojn de Ludoviko Lazaro Zamenhof, la kreinto de Esperanto, kaj la multajn aliajn persekutitajn esperantistojn, kiuj perdis siajn vivojn. Preskaŭ ĉiuj rektaj familianoj de Zamenhof pereis: nur unu lia nepo transvivis tiujn terurajn jarojn. La Nazia Germanio kontraŭstaris Esperanton ĉar ĝia kreinto estis judo kaj pro la tutmondistaj kaj homrajtaj idealoj de la Esperanto-movado.

Ĵaŭdo, Januaro 26, 2023 - 20:54

La subtena laboro de volontuloj estas nemalhavebla por asocioj kiel UEA kaj ankaŭ por la Universala Kongreso. Se vi pretas kunlabori kiel volontulo por la 108-a Universala Kongreso, kiu okazos en Torino (de la 29-a de julio ĝis la 5-a de aŭgusto), anoncu vin pere de la volontula formularo: http://mallonge.net/volontuloj2023. Subvencio por ĉeesti la UK-on estas havebla danke al la fondaĵo "Partoprenu UK-on". Pere de ĝi UEA havas la eblon subteni ĉefe la aliĝkotizon de kelkaj kongresanoj, en kelkaj kazoj ankaŭ la manĝo- kaj loĝado-kostojn, preferinde en la plej malaltaj kategorioj, kaj en esceptaj kazoj la vojaĝkostojn. Homoj el iu ajn lando, kiuj deziras volontuli kaj bezonas tian helpon, povas kandidatiĝi por subvencio.

Jen la kondiĉoj por kandidatiĝi:

1) Esti preta ricevi kaj realigi kongresrilatajn taskojn antaŭ, dum kaj post la UK;

2) Plenigi la formularon (http://mallonge.net/volontuloj2023) ĝis la LIMDATO: 19.02.2023

Merkredo, Januaro 25, 2023 - 12:05

Kadre de la 108-a UK en Torino okazos la 76-a sesio de la Internacia Kongresa Universitato (IKU). UEA invitas proponojn por IKU-prelegoj, kiuj estu sendataj al la IKU-sekretario amri@huji.ac.il plej laste la 31-an de januaro 2023. Lige kun la IKU okazos studsesio de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS). Kandidatoj por IKU-prelego povas samtempe proponi AIS-kurson, kiu konsistos el unu IKU-prelego, 1-2 kromaj prelegoj kaj eventuale ekzameneto. Tiuokaze bonvolu indiki, ĉu la IKU-propono estu konsiderata ankaŭ kiel AIS-kurso. Kiel en Montrealo, ankaŭ en Torino la IKU-prelegoj povas esti virtualaj, nome eblos prelegi per Zoom.

La proponoj estu pri interesaj, allogaj temoj kaj taŭgaj por klera publiko. Ĉiu propono enhavu mallongan resumon de la prelego kaj koncizan biografieton de la preleganto - sume ne pli ol unu paĝon. Aparte estas bonvenaj proponoj de personoj, kiuj ne jam aŭ malofte prelegis en IKU. La proponoj estos profesie prijuĝitaj de la IKU-komisiono. Tiuj, kiuj ne estos elektitaj por la IKU, povos tamen esti konsiderataj por la Scienca Kafejo (SK). Kiel pasintjare, proponojn nur por SK eblas sendi ankaŭ post la limdato, ĝis 28.2.2023.

Dimanĉo, Januaro 22, 2023 - 23:28

Abonantoj jam povas elŝuti la februaran numeron de la revuo "Esperanto". La papera versio baldaŭ estos dissendita: https://uea.org/revuoj

La enhavlisto de la februara numero:
27 | Raporto de la Afrika Komisiono de UEA pri la 8-a AKE en Senegalo 2022
30 | Afriko brilas: Impresoj pri la 8-a AKE
30 | "Esperanto, ŝanco kaj ne minaco por Afriko"

Sabato, Januaro 21, 2023 - 19:01

La homaj rajtoj estas interdependaj: la rajto aliri al edukado postulas observon de ĉiuj homaj rajtoj. Universala haveblo de edukado estas esenca por la individua digno kaj la kolektiva evoluo: ĝi estas ŝlosilo por la Celoj por Daŭripova Evoluigo de Unuiĝintaj Nacioj. Ni bezonas inkluzivan, altkvalitan, justan kaj dumvivan edukadon.

Fronte al tutmonda ekonomia krizo, pligrandigo de malegalecoj kaj klimataj ŝanĝoj, edukado estas akcelilo por progreso kaj problemosolvado. "Por investi en homoj, antaŭenigu edukadon” – jen la temo de la ĉi-jara Tago.

Pasintjare, en 2022, dum la Pintkunveno por Transformi Edukadon, membroŝtatoj de UN decidis investi pli forte kaj efike por antaŭenigi edukadon. Nuntempe, bedaŭrinde, pli ol duono de la infanoj de la mondo ne kapablas bone legi nek kompreni simplan rakonton, kaj pli ol 240 milionoj da infanoj kaj junuloj ne ĉeestas klasojn.

Inter la baroj por plena edukado por ĉiuj estas lingvaj problemoj. Lingva diskriminacio malebligas al multaj homoj ricevi edukadon en siaj denaskaj lingvoj aŭ eĉ en lingvoj kiujn ili komprenas. Ĝi ankaŭ malhelpas diskonigon de scioj akumulitaj de indiĝenaj popoloj kaj tradiciaj komunumoj. Egaleco en edukado devas rekoni ĉiujn formojn de scioj kaj ĉiujn lingvojn.

Lundo, Januaro 16, 2023 - 13:08


La Redakcio
Aperis la sesa numero de Facila Vento. Legu, ĝuu, libere kaj aktive diskonigu ĝin al viaj amikoj en Esperantujo!

Elŝutu senpage

Lundo, Januaro 9, 2023 - 22:13

Karaj membroj,

En la januara numero de la revuo Esperanto bonvolu legi la novjaran mesaĝojn de la prezidanto de UEA, Duncan Charters (ankaŭ legeblan en la Reta revuo) kaj de la dua vicprezidanto Amri Wandel. La nuna mesaĝo celas doni pliajn informojn kaj bondeziri al vi feliĉan novan jaron 2023. En 2023 estu sana kaj sukcesa!

La jaro 2023 denove estos defia kaj eventoriĉa por nia Universala Esperanto-Asocio. Pluraj aferoj ŝanĝiĝos, sed la Asocio daŭre liveros la kutimajn servojn al la membroj.

La Libroservo seninterrompe funkcios. Nia libroservisto konsentis deĵori kelkajn pliajn monatojn.

La domo kie dum ses jardekoj estis la Centra Oficejo – en Nieuwe Binnenweg 176 – estas ofertata por vendo, sed ankoraŭ ne estas trovita aĉetanto por la prezo postulata. Jen via ŝanco, se vi deziras aĉeti ĝin aŭ konas potencialan aĉetanton! UEA plu funkcios jure en Roterdamo, el sia alia domo samstrata.

La Arkivo de UEA nun funkcias laŭkontrakte en Vieno, prizorgata de la teamo laboranta por la Internacia Esperanto-Muzeo.

Dimanĉo, Januaro 8, 2023 - 18:23

Duncan Charters

Antaŭ unu jaro, mi detalis iom am­plekse la atingojn de la jaro 2021, kaj ankaŭ la defiojn kiujn frontis nia Aso­­cio. La spertoj de la jaro 2022 vali­digis la mesaĝon, kaj ni progresis kaj plue progresos laŭ la vojoj indikitaj. Dum la jaro, mi daŭre komunikis al vi en nia revuo cele al difino de nia strategia planado, kaj en la novembra numero mi plikonkretigis la elementojn, kiuj gravos por nia laboro.

Printempe ni kune ellaboros dokumenton por la trijara periodo de la nuna mandato de la Estraro de UEA, periodo kiu koincidas kun planoj de aliaj organizaĵoj, aparte en Eŭropo. Pro tio ne necesas ripeti kion ni jam raportis en nia revuo, en Gazetaraj Komunikoj kaj tra la diversaj sociaj retejoj kaj en plej diversaj ĉeestaj kaj virtualaj ren­kontiĝoj, kiuj karakterizis la evoluon de niaj novaj komunik-rimedoj. Tamen mi prenos la okazon por resumi la plej gravajn taskojn surbaze de niaj pasintjaraj diskutoj kaj spertoj.

Turni nin eksteren estu la ĉefa fokuso de nia laboro

Kiam ni planas nian plej gravan “eksteran” agadon, ĉu la jenaj estas, aŭ estu, niaj celoj?
• Informadi pri Esperanto (je ĉiuj niveloj, de personaj konversacioj al amaskomunikiloj).
• Konsciigi la publikon pri lingvaj kaj komunikaj problemoj solvendaj en nia hodiaŭa mondo.

Paĝoj