Mardo, Julio 18, 2023 - 17:39

Kiel parto de la 108-a Universala Kongreso de Esperanto (VK) denove okazos Oratora Konkurso por la junularo. La Oratora Konkurso celas evoluigi la Esperantan parolarton inter la junularo. Rajtas partopreni gejunuloj en TEJO-aĝo (ĝis-35-jaraj), kiuj aliĝis al la UK. Partopreno estas senpaga, sed la kandidatoj devos anonci sin minimume unu tagon antaŭ la konkurso al la Komisiono de UEA pri la Oratora Konkurso pere de Marc Giraud - marc.giraud@orange.fr (KN 95).

La Oratora Konkurso okazos en ĵaŭdo 3-a de aŭgusto, je 10:45-11:30, en la salono Fighiera-Sikorska

La junaj oratoroj povas elekti unu el la jenaj temoj:

• Enmigrado en mian nunan loĝlandon lernigis al mi tiujn homajn valorojn:

• Mi ŝatas renkonti enmigrantojn kaj interŝanĝi kun ili ĉar…

• Kiel en/el-migrado povas plibonigi la mondon kaj disvastigi homajn valorojn?

Vendredo, Junio 23, 2023 - 15:40

Abonantoj jam povas elŝuti la juli-aŭgustan numeron de la revuo "Esperanto". La papera versio baldaŭ estos dissendita: https://uea.org/revuoj
La enhavlisto de la juli-aŭgusta numero:

147 | Biblioteko Hector Hodler trovis novan hejmon
150 | Helga Ploetner – pentristino el Germanio
151 | AMO: AMO-seminarioj en la centa jubileo kaj poste

Mardo, Junio 20, 2023 - 18:42

Ĉu via scipovo de Esperanto jam estas preskaŭ perfekta? Ĉu vi kuraĝus tion aserti? Ni komunikiĝas, jes, sed ĉu senprobleme en ĉiuj situacioj kaj pri ĉiuj temoj? Kion fari pri tio? Sekvu kurson pri Esperanto kun sperta instruisto por plibonigi vian regon de la lingvo. Tuj poste ekzameniĝu por konstati ke via lingvonivelo vere pliboniĝis! Dum la UK en Torino vi povos prezentiĝi je ĉiuj niveloj de niaj KER-ekzamenoj, inkluzive la novan C2-nivelon. Konstante okazas tra la mondo retaj kursoj kiuj preparas la lernantojn por pli alta ŝtupo de lingvoposedo, kaj aparte atentu en http://edukado.net tiujn kiuj estas specife provizitaj por la KER-ekzamenoj. Vidu ĉe: edukado.net/ekzamenoj/ker/preparkurso. Tiuj, kiuj ne povos ĉeesti la UK, atentu anoncojn pri la retaj ekzamenoj.

KER-ekzamenoj

Niaj Universalaj Kongresoj kutime provizas specifan okazon por ekzameniĝi pri Esperanto. Bazaj informoj por prepariĝo troviĝas per la jenaj ligiloj: http://edukado.net/ekzamenoj/ker/uk; http://edukado.net/ekzamenoj/ker/priskribo; http://edukado.net/ekzamenoj/ker/specimenoj/c2

Lundo, Junio 19, 2023 - 12:30

Humphrey Tonkin

Alproksimiĝas la 26-a de julio, la Internacia Tago de Esperanto. Necesas plani nun!

Kion vi faros okaze de tiu tago?

Mi nepre informos miajn neesperantistajn geamikojn, ke temas pri speciala tago en la esperantista kalendaro – la tago kiam en 1887 Zamenhof publikigis etan broŝuron kiu unue prezentis Esperanton al la mondo. Mi ne trudos Esperanton al ili, kvazaŭ ĝi prezentas solvon de ĉiuj mondaj problemoj, sed mi ja mencios kelkajn lastatempajn evoluojn. Ekzemple: eble la fakton, ke venontjare ni kongresos en Afriko, kie Esperanto iom post iom akumulas siajn subtenantojn kaj utiligantojn. Aŭ eble la fakton, ke miloj da homoj utiligas Esperanton en sociaj medioj; aŭ kantas per la lingvo, eĉ en internaciaj korusoj; aŭ legas en la lingvo; aŭ instruas ĝin al aliaj homoj. Mi sendos al ili ligojn al prezentoj eble interesaj al ili, ĉe jutubo ekzemple.

Inter miaj amikoj estos espereble unu-du lokaj politikistoj, aŭ instruistoj, aŭ homoj kiuj internacie vojaĝas.

Dimanĉo, Junio 18, 2023 - 12:17

La 12-an de junio 2023, la Komitato de Neregistaraj Organizoj (NROj) pri Lingvoj, tema komitato de la Konferenco de NROj en Konsulta Rilato kun Unuiĝintaj Nacioj (konata kiel CoNGO) kaj la Studogrupo pri Lingvoj kaj Unuiĝintaj Nacioj, fakula reto de esploristoj kiuj specialiĝas pri multlingvismo, kune kun la Konstantaj Misioj de Andoro, Burundo, Ekvatora Gvineo, Ĝibutio, Hispanio kaj Kanado, kaj la Konstanta Observa Misio de la Frankofonio (francparolantaj landoj), kunvokis specialan kunvenon kun gvidantoj de Unuiĝintaj Nacioj pri la temo Konstrui reciprokan kompreniĝon pere de multlingvismo.

La kunsido mem estis multlingva, kun simultana interpretado en la ses oficialaj lingvoj de Unuiĝintaj Nacioj (la angla, araba, ĉina, franca, hispana kaj rusa). Krome, Universala Esperanto-Asocio kunordigis provizon de interpretado en Esperanto, fare de la teamo Duncan Charters, István Ertl, Edmund Grimley Evans, kaj Adrian Tanner. La Komitato de Neregistaraj Organizoj pri Lingvoj, kies prezidanto kaj vicprezidanto estas respektive la reprezentantoj de UEA al Unuiĝintaj Nacioj prof. Francis Hult kaj prof. Humphrey Tonkin, estis la ĉeforganizanto de la kunveno. Prof. Hult rolis kiel kunordiganto kaj gvidanto.

Merkredo, Junio 7, 2023 - 20:04

“Amata venu” estas la unua kanto de la ĵus aperinta albumo "Ludu kaj kantu" de nova esperanta stelulino: Klarisa.

Dimanĉo, Majo 21, 2023 - 11:43

Abonantoj jam povas elŝuti la junian numeron de la revuo "Esperanto". La papera versio baldaŭ estos dissendita: https://uea.org/revuoj

La enhavlisto de la junia numero:

123 | Harmonia (post)kongreso en Israelo kaj Jordanio
124 | Eventoj: Buntaj tagoj sub la verda flago
127 | Laste Aperis

Merkredo, Majo 10, 2023 - 21:25


Universala Esperanto-Asocio, neregistara organizo en konsulta rilato kun Unuiĝintaj Nacioj, salutas UN kaj Unesko okaze de la Internacia Tago de Familioj, 15 majo 2023. La familia unuo estas baza elemento en la organizado de la homa socio, kie infanoj estas edukataj kaj nutrataj, kie individuoj unuiĝas por protekti siajn infanojn kaj nutri sian amon, kie maljunuloj estas subtenataj kaj samtempe faras sian kontribuon. Respekto de bazaj homaj rajtoj postulas, ke ni, kiel individuoj kaj kiel ŝtatoj, subtenu la familion, kaj ankaŭ prezentu ĝin kiel modelon de respekto, konfido kaj kompreno.

Kiam en la jaro 1994 UN festis Internacian Jaron de la Familio, nia Asocio ludis signifan rolon, organizante konferencon en Graz, Aŭstrio, parte financitan de UN, pri internaciaj familioj. Sekvis ĝin, en Maribor, Slovenio, renkontiĝo de Esperanto-parolantaj familioj.

Vendredo, Aprilo 21, 2023 - 11:25

Abonantoj jam povas elŝuti la majan numeron de la revuo "Esperanto". La papera versio baldaŭ estos dissendita: https://uea.org/revuoj

La enhavlisto de la maja numero:

99 | Artefarita intelekto, neŭroretoj kaj Esperanto
102 | “Iusence, jes, ĝi spertas pri verkado en Esperanto”
103 | Oficiala informilo

Paĝoj