Lundo, Januaro 22, 2024 - 20:03

Abonantoj jam povas elŝuti la februaran numeron de la revuo "Esperanto". La papera versio baldaŭ estos dissendita: https://uea.org/revuoj
La enhavlisto de la februara numero:
27 | Grégoire Maertens centjariĝis!
28 | UEA: Mesaĝo de D. Charters, okaze de la festado de la centjariĝo de Grégoire Maertens
28 | Naskiĝfesto de Grégoire Maertens

Vendredo, Januaro 19, 2024 - 23:17

Edukado, kaj la transdono de scio, riĉigas la homan socion laŭ amaso da manieroj, ekde individua bonfarto kaj civitaneco, ĝis ekonomia kresko, redukto de malegaleco kaj socia unuiĝo. Ĝi permesas al homoj kompreni sian kulturon kaj plene partopreni, ekonomie kaj politike, en socio. Per edukado por ĉiuj, oni realigas aspirojn kaj trovas vojojn por vivi pli bone.

La temo de Unesko por 2024 estas "edukado por daŭra paco". Por kontraŭbatali perforton surbaze de diskriminacio, rasismo kaj malamo, kiuj kreskigas konfliktojn kaj aperigas novajn militojn, ni bezonas plifortigi devontigon al paco, unuavice per klerigo kaj edukado.

Sabato, Januaro 6, 2024 - 16:31

Christiane Lamy kaj Maurice Foucher:

Tri realigaĵoj en Tanzanio

1) Kreado de radio-stacio «Mazingira FM. »

Kadre de bretona turneo organizita de la FEB (Federacio Esperanto Bretonio), S-ro Mramba Simba Nyamkinde, la tiama urbestro de Salama, kaj la ĝis nuna prezidanto de la asocio Mazingira en Tanzanio, alvenis en Francion en 2008. Ni gastigis lin hejme, kaj, vidante la diversajn radio-ilarojn stokitajn en nia remizo, li havis la ideon instali komunuman radio-stacion en sia vilaĝo, kiu estus grava por tiu izolita kaj senkomunikila landparto.

Por tion realigi, li petis de ni helpon, kaj proponis ke ni iru en lian vilaĝon por starigi ĝin.
Kial ne? Prie, ni longe diskutis kun Mramba, desegnis planon de la onta konstuaĵo, taksis la necesajn bezonaĵojn laŭ ties uzadoj, por tiel kunporti la materialojn kiel eble plej taŭgajn kiam ni iros tien. La mankontajn ni aĉetos surloke, interalie maston 10 metrojn longan, sur kies supraĵon ni fiksos la antenon.
En oktobro 2009, ni forflugis al Tanzanio kunportante 115 kg-n da diversaj ekipaĵoj, t.e. elsendilo, kablo, anteno, sonmiksilo…, kaj ni surteriĝis en Daresalamon kie Mramba akceptis nin. Irante al la hotelo, Mramba anoncis: « Amiko alvenos ĉi-vespere por konatiĝi kun vi, kaj tiu amiko estas la ministro pri agrikulturo! »

Vendredo, Januaro 5, 2024 - 12:34


Libere elŝuteblas la n-ro 1/2024 de la revuo Esperanto: http://uea.org/revuoj/esperanto. Krom tio, ankaŭ eblas libere elŝuti ĉiujn jarkolektojn kaj numerojn de pli ol antaŭ unu jaro per la sama ligilo. Jam disponeblas diversaj jarkolektoj, el kiuj la plej malnova estas tiu de 1922. Por elŝuti la liberajn numerojn oni devas musklaki la butonon “Elŝutu la numeron”: ne necesas ensaluti, sed tuj post la musklako la retejo povas postuli kontrolkodon.

Libere aŭskulteblaj estas ankaŭ ĉiuj voĉlegitaj numeroj de antaŭ pli ol unu jaro, disponeblaj ĉe http://uea.org/revuoj/sono. Tiun laboron faras teamo de volontuloj, kies ĉefa celo estas provizi vidhandikapitojn per la enhavo de la revuo. Se vi volas kontribui per legado, kontaktu la kunordiganton de tiu laboro, Luis Obando, ĉe luis@esperanto.co. Se eblas al vi donaci por tiu celo, via donaco bonvenas por la Volontula Fondaĵo: http://uea.org/alighoj/donacoj/volontuloj.

Mardo, Januaro 2, 2024 - 21:25

Honore al la eksa Prezidanto de UEA Grégoire Maertens, kiu iĝis 100-jara la 1-an de januaro 2024 kaj kiu rolis kiel prezidanto dum la jaroj 1980-1986, estas starigita la premio Grégoire Maertens, aljuĝota ĉiujare al organizaĵo aŭ esperantisto, kiu aparte kontribuis aŭ kontribuas al la progreso de la movado por Esperanto kaj rilataj demandoj. La ĵurio de la premio konsistas el la eksaj prezidantoj de UEA, kiuj pretas servi por tio. Jam konsentis partopreni ĉiuj vivantaj eksprezidantoj: Renato Corsetti, Probal Dasgupta, Mark Fettes, Humphrey Tonkin kaj John Wells. La ĵurio aperigos gvidliniojn pri la proceduro por prezenti proponojn kaj pri la maniero anonci la gajninton ĉiujare. La premio venos el starigata Fondaĵo Grégoire Maertens, al kiu kontribuos la familio Maertens, sed ankaŭ esperantistoj, kiuj admiras la agadon de Grégoire por Esperanto. La fondaĵo celas helpi daŭrigi la premion, kaj donacoj al ĝi bonvenas pere de UEA: https://uea.org/alighoj/donacoj/maertens. Pliaj detaloj pri tiu omaĝo al Grégoire oni povos legi ankaŭ en la revuo Esperanto, kiujn ricevas abonantoj kaj ĉiuj individuaj membroj de UEA.

Por (re)aliĝi al UEA en 2024 kaj (daŭre) ricevi la revuon Esperanto bv. aliri la retan aliĝilon de UEA: https://uea.org/alighoj/alighilo – ĉe kiu eblas samtempe donaci al la kreata fondaĵo).
El la Gazetaraj Komunikoj

Mardo, Januaro 2, 2024 - 12:18


“UEA estas nia, UEA estas ni”. Tiel diras la kanto de Joel Muhire pri Universala Esperanto-Asocio (UEA), speciale kreita por la fermo de la 4-a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK) kaj spektebla de ĉiuj ekde la 1a de januaro 2024 en UEAviva: https://youtu.be/B5TB6P_ka5M.

Fondita en 1908 el la pensoj de Hector Hodler kaj surbaze de la verko de L. L. Zamenhof UEA estas asocio de homoj kun homoj, nia komuna asocio neŭtrala, kiu strebas al idealo de interhoma kompreniĝo. Ĝiaj celoj ĉefe estas disvastigi la uzadon de Esperanto, agadi por la solvo de la lingva problemaro en internaciaj rilatoj kaj kreskigi inter siaj membroj fortikan senton de solidareco: nome labori por homoj kaj kunlabori por la progreso de Esperanto.

Dimanĉo, Decembro 17, 2023 - 11:07

Abonantoj jam povas elŝuti la januaran numeron de la revuo "Esperanto". La papera versio baldaŭ estos dissendita: https://uea.org/revuoj
La enhavlisto de la januara numero:

3 | Novjara Mesaĝo por 2024 de la Prezidanto de UEA
4 | Premio Grabowski 2023 aljuĝita dum la 4-a Virtuala Kongreso de Esperanto
5 | Laste Aperis
6 | La 4-a Virtuala Kongreso de Esperanto: rete kaj tutmonde

Ĵaŭdo, Decembro 14, 2023 - 13:19

Preskaŭ mil partoprenantoj en la kvara Virtuala Kongreso de Esperanto (VK) povis spekti tre riĉan programon, inkluzive multajn programerojn de la 108-a Universala Kongreso (UK) en Torino. La VK-programo estas grandparte daŭre spektebla, sed nur ĝis la fino de decembro 2023: https://vk.retevent.com/. Tiuj, kiuj maltrafis la VK, daŭre povas aliĝi! Se vi ankoraŭ ne aliĝis aŭ volas rekomendi la enhavon al amikoj, ankoraŭ eblas tion fari per la VK-aliĝilo: https://vk.esperanto.net/ – senpage por individuaj membroj de UEA!

Pli ol 20 elstaraj programeroj de la UK en Torino estas spekteblaj kadre de la VK per https://vk.retevent.com/programo?t=talks&sa=calendar&s=108. Sep prelegoj de la Internacia Kongresa Universitato estas daŭre spekteblaj en la VK-platformo kaj kvin de la Scienca Kafejo. Dek koncertoj estas spekteblaj kaj sep prelegoj pri la kongresa temo. Spekteblas ankaŭ la artaj programeroj; la fermo kaj malfermo de VK kaj kelkaj eroj de la Virtuala movada foiro (ViMF).

Resume: multaj programeroj de la VK kaj UK estis registritaj kaj ankoraŭ disponeblas por spektado en nia virtuala kongresejo: https://vk.retevent.com/. Daŭre eblas aliĝi (senpage por individuaj membroj de UEA).

Sed atentu! La enhavo disponeblos nur ĝis la 31-a de decembro 2023, do ne malŝparu tempon kaj invitu viajn amikojn kaj klubanojn spekti ĝin kun vi.

Dimanĉo, Decembro 10, 2023 - 13:21


Digno, libereco kaj justeco por ĉiuj homoj kaj ĉiuj lingvoj!

Universala Esperanto-Asocio salutas Unuiĝintajn Naciojn kaj ĉiujn homojn de bona volo okaze de la 75-a datreveno de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj. Ekde sia fondiĝo, en 1908, nia asocio laboras por internacia interkompreniĝo, solidareco kaj estimo inter ĉiuj homoj. La homaj rajtoj estas fundamento de nia Statuto, kaj ni senlace laboras por disvastigi la celojn de UN kaj Unesko en nia rolo kiel organizo en formala konsulta rilato kun tiuj institucioj.

Paĝoj