Interstele...

Valentin Melnikov

Venelin Mitev: Vaganto inter la steloj.
DEC, Đurđevac, 2016, 80 p.
Prezo ĉe UEA: € 8,70

Mendi en la katalog de UEA

Antaŭ pli ol 30 jaroj, kiam mi estis komencanto, iu atentigis nin: jen en la revuo eldonata en lando 1 aperis recenzo de kritikisto el lando 2, pri libro eldonita en lando 3 de la aŭtoro el lando 4. Situacio ne imagebla en aliaj lingvoj, sed en Esperanto tute kutima. Do, plian fojon...
Venelin Mitev estas jam konata figuro en la Esperanto-poezio. En 1991 aperis lia tre utila libro Tradukarto (li mem tradukas ne nur al Esperanto el la bulgara, rusa kaj franca, sed ankaŭ el Esperanto al la bulgara); en 1993 la poemaro Somero cigana (kiun mi bedaŭrinde ne vidis), kaj jen – nova poemaro Vaganto inter la steloj .
La 80-paĝa libro enhavas ses poemciklojn, kun diversa amplekso – de 3 ĝis 15 poemoj. Ni rigardu laŭvice.

Malfruaj konfesoj temas pri amo – sed, kiel jam videblas el la subtitolo, tio estas rememoroj de grandaĝa persono pri liaj amoj spertitaj en juneco. Infanaj impresoj – en la poemo doninta la titolon al la tu­ta libro. Meditoj pri trajtoj de vera amo (“Kvieta amo ne ekzistas”); pensoj pri amo “malfruiĝinta” (“En la sezono de forflugantaj gruoj”) – tamen kun espero pri reveno de sentoj. Amaro de disiĝo (“Mi tiel forte amis vin”, “Kaj poste”), perdo de ŝanco pro trofiero (“Foriras la fieraj sinjorinoj”)... Meditoj de grandaĝa, sperta persono pri amo ĉiam estas kortuŝaj, kvankam tristaj – ni jam legis ion tian ĉe Georgo Deŝkin kaj Eli Urbanová, sed certe Venelin Mitev havas propran voĉon.
La maskerad’ finiĝis estas plejparte meditoj, dialogoj kun “mia alia mio”, trakto de psikologiaj pro­blemoj, serĉado de respondoj al eternaj demandoj: “La vivo kio estas kaj kio fakte post ni restas?”, “La libero signifas...” Kiel oni povas “Amikiĝi kun si mem” – tio ja estas “la plej malfacila celo / atingota en la fino de l’ vivo”... Jen unu poemeto el tiu ciklo, kiu tamen povus aparteni al la antaŭa kaj al la sekva:

BROKANTISTO
Mi fariĝis brokantisto:
mi renkontas amikojn oldajn,
mi drinkas nur malnovan vinon,
mi havas amatinon jam de longa tempo,
mi gardas la malnovajn rememorojn.
Mi estas brokantisto la plej riĉa kaj feliĉa
en la mondo.

Ĉio malaperas iun tagon estas tristaj pensoj de homo, konscianta sian maljunecon kaj la mallongecon de la restantaj vivojaroj. Pri “La senco de l’ vivo”, pri tio ke “Vivo kaj Morto estas ludoj”... kun resumo: “Jen tiel pasas nia vivo... / en atendado!” kaj “La fino – sama por ĉiuj”.
Skizoj el la naturo rakontas pri viditaj aŭ imagitaj scenoj, rilatantaj al la naturo kaj ekologio, kelkloke kun fableca nuanco. “Ĉu aŭdis vi kiel lupino ploras, / se ŝian kuniranton la ĉasistoj pafmortigis?” Iuj ekologiaj alvokoj (“Ni homoj mortigas kruele la Teron”) sonas tamen sufiĉe banale.
Finas la libron la temoj tradiciaj por (preskaŭ) ĉiu poeto: Ho ebriiĝo sorĉa kaj sankta traktas la poezian arton mem. Kaj la lasta kvarpoema cikleto, Nur rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante, alvokas ne perdi ŝancojn, ne prokrasti, pri nenio bedaŭri (la poemo “Nenion prokrastu ĝis morgaŭ!” enhave tre similas faman ruslingvan poemon de Andrej Dementjev). Kaj tamen – “Forlasu ĝustatempe la fajrujon / antaŭ ol la flamoj fariĝos cindro.” Nu kaj certe, la poemo “Iru antaŭen!”, komencanta tiun ciklon, plenas de ĉiamaj vortoj pri Nova Sento, fideleco al la Majstro, enhavas la citaĵon, kiu titoligis la ciklon... kaj iom fuŝas la ĝenerale pozitivan impreson.
En unu el la eseoj* Georgi Miha­l­kov skribis, ke “En la originalan poezion Mitev alportis sian akran senton pri ritmo kaj rimo. Li ŝajne ne serĉas la rimojn, ili venas nature en liajn verkojn.” Mi konsentas. Tamen ne ĉiuj poemoj ĉi-libre estas rimitaj, eĉ ne duono. Sed eĉ la “liberaj” poemoj – kiujn mi ĝenerale ne ŝatas – sonas poeziece.
Multaj ideoj jam sonis en poemoj de aliaj poetoj en aliaj lingvoj (eĉ la vorton “Vaganto” aŭ “Vagabondo” oni plurfoje trovas en titoloj de poemaroj en Esperanto, la “stelojn” multoble pli), tamen Mitev sukcesas turni ilin al nova, freŝa flanko.
Konklude: jen atentinda kaj pensiga poemaro. Tute ne pri ĉiu libro oni povas diri tion.

* Literatura Foiro, 284 (decembro 2016), p. 319.