Iam, kiam la bardo renkontis la vagabondon...

Fernando Pita

Ĉar la esperanta libro-merkato estas disigita tra la mondo, kaj, ĉar esperantaj libroj nur pogute disvendiĝas, ne estas strange trovi, ĉe niaj libroservoj aŭ kongresaj librobudoj, “novajn” verkojn jam de jaroj eldonitajn, kun flaviĝantaj paĝoj pli-malpli bone protektitaj de eksmodaj kovriloj, kies grafika fasonado, koloroj kaj litertipoj ĉiam perfidas la fakton ke, se ĝia enhavo povas esti ja novaĵa, la papera objekto mem, malfeliĉe, jam survojas al brokantejo. Pro tio, ĉiu esperanta libro kiu fuĝas al tiu modelo rapide altiras ĉies atenton, ĉar ĝi ja montriĝas kiel refreŝiga blovado en tiel monotona pejzaĝo.
Tia estis la sensacio travivita de mi, kiam mi hazarde eltrovis Iam, kiam...: la pejzaĝa pentraĵo en la kovrilo, kvanvam en difekta perspektivo, igis min trafoliumi la enhavon... Tamen, indas konfesi ke mi estis ankaŭ scivolema rilate al la ina nomo de la aŭtoro; nomo kiun mi, aŭtomate, kvazaŭ James Bond, mense ripetis, ĉar finfine mi neniam antaŭe estis aŭdinta pri tiu Bruna, Bruna Ŝtono!

La leganto mem jam komprenis, ke malfeliĉe tiu Bruna ne ekzistas, kaj ke la esperanta restas ankoraŭ kvazaŭ ekskluziva malina klubo, fakte ĉi recenzo temas pri la dua poezia libro de nia movada bardo Mikaelo Bronŝtejn. Eldonita en 2005, Iam, kiam... estas tamen verko kiu ne resumiĝas al grafikaj kvalitoj: la strukturo mem de la libro – kiu estas dividita en kvin partoj entenantaj poemojn produktitajn dum malsamaj jardekoj – unuavide pensigus nin pri unu plia el tiuj poemkolektoj en kiuj la aŭtoro purigas siajn tirkestojn, precipe rilate al la poemoj el politika fono, kiuj ja postulas la kuntekston. Sed malgraŭ tiu divido, kaj malgraŭ la tempa distanco inter la poemoj, oni rapide flaras la lertecon en ilia grupiĝo: ĉiu grupo ne nur havas tiom internan koheron, ke ili facile povus iĝi apartaj samtemaj poemaroj, sed ili kunligas sin formante tre bone dozitan ekvilibron inter la malsamaj temoj, tiel ke ili ne tedigas nin pro ioma ripetado.
Alia feliĉa konstato estas la ekvilibro en la vortprovizo. Oni diras ke bona poezio estas tiu, kiun oni povas legi sen helpo de vortaro. Kaj, dum legado de la poemoj, oni nur fojfoje rimarkas unu el tiuj leksikonajn vortojn kun nurbeletra uzado. Tio ne signifas, ke ili ne ĉeestas; sed ke ili estas tiel bone kudritaj en la versoj ke, versoj fluas tiel ke oni ne ilin perceptas.
Alia diraĵo estas, laŭ kio bona poezio estas tiu, kies ritmo oni nature kaptas kaj facile povas lerte deklami. Kaj pri tio, neniu povos iam plendi, ĉar tio ja okazas al versoj komponataj de lerta muzikisto (Fakte, kelkfoje estas malfacile ne imagi ilin kantitaj de la aŭtoro). Resume, la leĝera poezio kiu Bronŝtejn prezentas al ni en Iam, kiam... alportas al ni tiun aeron puran kaj freŝan kiu kuraĝigas ies animon, ĉar en ĝi ade eĥas tiu popola poezia kulturo, kiu, ĝuste ĉar el popola, estas samtempe loka kaj universala; kio igas ĝin tute kongrua al esperanta kulturo, ĉu ne?
Do ni venas al finaj demandoj: ĉu kaj, se jes, kian lokon devas tiu libro okupi sur nia esperanta bretaro? Estas facile diri ke tiu libro estas ja duaranga ene de la verkaro de Bronŝtejn; ĉar liaj romanoj, kaj precipe liaj kanzonoj, estas multe pli popularaj ol Iam, kiam... Plie, se oni ĝin komparas al tiama/nuna poezia produktado, ĝiaj versoj povas ja montriĝi iel oldstilaj kaj, kompreneble, tute ne avangardecaj. Tamen, tio ne multon signifas, ĉar, kiel demandite de la brazila poeto Carlos Drummond de Andrade, “kial esti nur moderna, se oni povas esti eterna?” Do jes, indas tiun libron enmeti en honoran lokon, kaj la plej bona estas apud La vagabondo kantas, de Julio Baghy, kies vervo senteblas ĉie tra la tuta libro de Bronŝtejn; kaj kies influoj, ĉu (eĉ se nekonscia) de la vagabondo sur la bardo, ĉu de unu libro super la alia, vere meritus tute kompletan studon, farota iam, kiam oni havos tempon. Tamen la nuna leganto mem povos legi, analizi kaj kompari tiujn du verkojn, kaj imagi kion dirintus la vagabondo kaj la bardo en ia fantazia renkonto...
Finfine, pardonu min tiu leganto kiu atendis amaran recenzon kun akraj kritikoj al tiu verketo; ĉi-foje mi elreviĝis vin, tamen inter la devoj de recenzisto estas ankaŭ tiu laŭdi librojn pro ĝiaj meritoj.